← Reen al I

PIV · 6553

inform¹i

inform1i (tr) Doni al iu sciigojn aŭ klarigojn pri io de li ankoraŭ ne konata: mi havas la honoron informi vin, ke ni malplialtigas niajn prezojn; informu lin, ke la libro estas elĉerpita; senprokraste informi iun pri la akcidenta morto de lia filo; bonvolu informi min, ĉu vi akurate ricevis la jarlibron?; neniu volis min informi Z; la germana popolo havas la rajton esti informata pri la progresoj de la naturscienca esplorado Z; bone informita homo, gazeto. anonci, avizi, konigi, sciigi.
informo
Io, pri kio oni informas: doni, liveri al iu informojn pri io; preni informon Z; oficejo de informoj Z; ili devas atendi informojn de la Centra Oficejo Z; alie oni ne povus doni informojn, kiam oni revenas hejmen k estas demandata! Z. donitaĵo.
💻 La signifo aŭ enhavo atribuata al komunikaĵo per la maniero, en kiu ĝi estas interpretata. bito, dateno.  informteorio.
informa. Donanta informojn: informa bulteno, oficejo Z; informaj gazetoj (kontraste al propagandaj).
informado. Ago de tiu, kiu informas.
informadiko. Scienco pri la kolektado, taksado, organizado k diskonigo de informoj, ofte helpe de komputiloj. komputiko.
informanto. Persono, kiu liveris, aŭ liveradas informojn: gazeta raportisto ne devas perfidi la nomon de siaj informantoj.
informejo. Oficejo pri informoj: informejo de granda hotelo, de kongreso.
informiĝi. Serĉi, peti informojn k laŭeble ricevi ilin: se vi permesos, mi venos ĉi tien mem, por informiĝi Z; iru k informiĝu pri tio, kio okazis; se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos Z. enketi, esplori, ekscii.
informilo. Skribaĵo, bulteno per kiu oni povas informiĝi.
informisto. Tiu, kiu laborenspeze kolektas k liveras informojn, ekz. al gazeto, al polico k.a..
priinformi. Doni la plenajn informojn pri difinita temo, situacio ktp. Rim. Indiki signifas «doni al iu, kiu petas, konkretan sciigon, ekz. nomon, numeron de domo ktp». Informi signifas «doni al iu, kiu nenion petas aŭ nenion precize atendas, sciigon pri novaĵo, okazaĵo ks». Oni indikigas al si ion, pri kies ekzisto oni estas certa, sed kion oni ne povas per si mem trovi. Oni informiĝas pri ĉio, kio povis okazi aŭ kio povas ekzisti en tia aŭ tia afero.
veterinformoj Informoj, kiujn la veteroficejo donas ĉiutage, k kiujn oni trovas ĉe la gazetoj, la radioelsendoj ktp.  meteologio.