PIV · 8202
★kon/i
★kon/i (tr)
1 Memori, ke oni jam aŭdis, vidis, legis ion: mi konas lian nomon Z; la infanoj estas tiel saĝaj, ke ili povoscias legi, antaŭ ol ili konas la literojn Z; tiu aera ondo, kiu estas konata sub la nomo […] Z; la dua fabelo ne estas vaste konata Z; faktoj tute ne konataj aŭ eble iam konitaj, sed jam de longe forgesitaj Z; ŝi komencis sentadi ĝis nun ne konitan malfortecon Z; (f) la plej ekstermanta milito, kiun iam konis la historio Z. Rim. 1 Inter scii k koni la diferencon bone montras jenaj ekz-oj: mi konas tiun poemon = mi ĝin legis k iom scias pri ĝia enhavo; mi scias tiun poemon = mi povas ĝin laŭvorte reciti.
2 Havi, el propra sperto, pli-malpli klaran ideon pri io aŭ pri la enhavo, uzado de io: koni libron (esti orientita pri ĝia enhavo); koni instrumenton (esti kapabla ĝin distingi de similaj, diri ĝian utilon); ili konas la lapan arbaron de interne k de ekstere Z; la ambaŭ lingvojn vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili Z; la alta literatura lingvo estas al vi tre malmulte konata Z; (analoge) funde koni la klasikulojn (iliajn verkojn).
3 Havi ideon pri ies identeco: Sinjoro, ĉu vi min konas? – Kiom mi scias, … ne Z; mi konas vin laŭ via nomo Z; mi konis lin nur kiel E-iston Z; la grandmonde konata sinjorino H Z.
4 Havi, el sia propra volo, interrilatojn kun iu: nia afero ne devas koni ian personon (Z-on), ĝi devas koni nur verkon Z (la Fundamenton); mi estas konata kun beletaj aktorinoj Z; mi ne volas plu koni vin Z; sako ne sonas, amiko ne konas Z.
5 Havi, el propra sperto, pli-malpli kompletan ideon pri ies karaktero, valoro ks: konu nin, ŝatu nin Z; ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas Z; mi konas vin pli bone, ol vi mem vin konas! Z; bone konu viajn ŝafojn X; li lasis estiman memoron ĉe ĉiuj, kiuj lin pli proksime konis Z; kiom mi konas miajn infanojn, ili sukcesos Z; mi konas miajn homojn Z; la komizoj devas koni la mondon, la homojn Z (scii trakti ilin); oni lin konas kiel malbonan moneron Z.
ne koni
1 (iu) Ne scii, ke io ekzistas, ne havi sperton pri io: la soldatoj ne konis kompaton Z; la dormon ŝi kvazaŭ tute plu ne konis Z; (f) deziro leĝojn ne konas Z.
2 (io) Esti ŝirmita kontraŭ, fremda al io: ŝlosilo uzata ruston ne konas Z; la tropiklandoj ne konas la froston; se edzino ordonas, domo ordon ne konas Z; tiu industrio ne konas konkurencon k senlaborecon.
kono. Pli-malpli klara informo, akirita per sperto: fari al si konon pri io; preni konon de io. Rim. 2 Oni ne uzu konoj en la senco de scioj.
konado. Ne scienca, sperte akirita ideo pri iu aŭ io: ĝi montras tiom da konado de homoj! Z; vi akiros la konadon de Dio X; ŝi ne posedis sufiĉe da konado de si mem Z; bona parolado ne estas ankoraŭ tuta konado de la lingvo Z; inspiro k konado de tekniko Z. ☞ povoscio, sciado.
konato. Persono, kun kiu oni havas pli-malpli intimajn rilatojn: la loĝejo de mia malnova konato, la angilvendisto Z; la oficiro, kiu estas mia bona konato Z; vi estas inter malnovaj konatoj Z; proksima konato de sinjorino S Z.
konateco. Rilato inter du aŭ pluraj personoj, kiuj sin reciproke konas: konateco ne estas hereda Z; mi vin kunprenos pro malnova konateco Z; faras konatecon kun traveturanto Z.
konatiĝi
1 Iĝi konato kun iu: mi vidu, ĉu mi povas konatiĝi kun ŝi! Z.
2 Iĝi konanto de io: mi konatiĝis kun la libroj el la biblioteko de la metilernantoj Z; tiujn ĉi ideojn moki, eĉ ne konatiĝinte kun ili Z; per tradukoj konatiĝi kun fremdaj literaturoj Z; per ili la vilaĝano konatiĝas kun la malaperintaj tempoj Z.
konebla. Tia, ke oni povas ĝin koni.
konigi. Fari iun aŭ ion konata de iu aŭ de multaj: mi konigos al vi mian advokaton; konigi al iu la dokumentojn; lia sonora voĉo konigis lin en la tuta urbo; li konigis la motivojn de sia decido; mi trovas bona konigi la pruvosignojn […] X.
konigilo 💻 Ano de datenopo, per kiu oni distingas ĝin de aliaj datenopoj k referencas al ĝi: ĉefkonigilo; kromkonigilo.
koniĝi
2 Iĝi konanta: tiu, kiu eldonas verkon en E., ne koniĝinte antaŭe kun la spirito de nia lingvo […] Z (alportas malutilon).
telefonia diskonigilo ☇ Sistemo de telefonio, ebliganta alvoki plurajn telefonabonantojn samtempe, por transsendi al ili informojn.
telegrafia diskonigilo aŭ
teletajpa diskonigilo ☇ Sistemo de simpla telegrafia tipopresa aparato, servanta por transsendi informojn al pluraj ricevantaj stacioj. ☞ teletajpi.
ekkoni
1 Iĝi konanta: mi ekkonis antaŭ nelonge ian malriĉan virinon Z; de la momento, kiam li ekkonis E-on Z; de l’ momento, en kiu mi ĉi tie vin ekkonis, rigardo via ĉiam min tremigas Z; ĉiu virino, kiu ekkonis kuŝejon de viro X.
2 Distinge koni: laŭ la frukto oni arbon ekkonas Z; eĉ knabon oni povas ekkoni laŭ liaj faroj X; valoron de objekto ni ekkonas post difekto Z; oni ekkonas bovon per la vido k malsaĝulon per lia rido Z; agi sen ekkono (trafe maltrafe).
3 ב Sekskuniĝi kun iu: mi havas du filinojn, kiuj ankoraŭ ne ekkonis viron X; li ne ekkonis ŝin, ĝis ŝi naskis filon N. ☞ enveni al.
interkonatiĝi. Ekkoni unu la aliajn: ili faradis interkonatiĝojn Z; interkonatiĝa (aŭ interkona) vespero (ĉe kongreso).
memkono Z, sinkono. Konado pri sia propra karaktero.
nekonado. La fakto, ke oni ne konas ion aŭ iun: la nekonado de la propraj (spiritaj) posedaĵoj Z; plena nekonado de la necesaj kondiĉoj; la facile forigebla reciproka nekomprenado k nekonado Z.
nekonata. Tia, ke oni ne konas tiun: tiu nekonata land’, el kiu neniu jam revenas Z; al neniu klera homo la nomo de nia afero nun estas jam nekonata Z; deziro, kiu certe por vi ankaŭ ne estas nekonata Z.
nekonato
1 Iu ne konata: korespondado kun konatoj aŭ eĉ kun nekonatoj Z; ne pli por mi valoras reĝidino, ol la ĝisnuna nekonatulino Z.
2 ∆ Grando serĉata en ekvacioj.
nekonebla. Tia, ke oni ne povas ĝin koni.
nerekonebla. Tia, ke oni ne povas tiun rekoni: faru vin tute nerekonebla Z; se eĉ per tio ĉi oni devus ŝanĝi la lingvon ĝis plena nerekonebleco Z.
rekoni
1 Ekkoni iun, ion k konscii, ke oni ĝin jam konas; ekrimarki la identecon de: nun ilia vizaĝo estas pli nigra ol karbo, oni ne rekonas ilin sur la strato X; oni apenaŭ povus rekoni en li sinjoron S. Z; rekoni iun sub la masko B; povus okazi, ke iu rekonus mian skribon Z; figuroj, el kiuj kelkajn ŝi rekonis Z; mi estas Kristano! – Tion mi ne rekonas en viaj agoj! Z; rekonu, al kiu apartenas la sigelilo X.
2 = agnoski: ŝanĝojn oni povos fari en nia lingvo, nur kiam ĝi estos rekonata de la regnoj Z; oni rekonas lin kiel la plej grandan poeton de E..
3 (evi) = konfesi.
rekono. Ago rekoni 1, 2 k 3: oni ne devas trooftigi la rekonojn en teatraĵo; E. trovis rekonon ĉe la urbestraro; lia sinofera laboro ne trovis rekonon en la publiko; 💻 aŭtomata formorekono, parolrekono per komputilo.
rekonebla. Tia, ke rekono estas ebla: vortoj pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj popoloj Z; ŝi estis facile rekonebla per sia nigra ŝalo; la kadavro ne plu estis rekonebla; tiuj sonoj restis en la lingvo, por ebligi la rekoneblecon de la vortoj Z.
rekonigi. Fari, ke iu rekonu: neniu restis ĉe li, kiam Jozef rekonigis sin al siaj fratoj X; al Elektro Orest’ sin rekonigas Z.