← Reen al E

PIV · 4098

★esplor/i

esplor/i (tr)
Trairante pririgardi, por malkovri nekonatan aŭ eltrovi kaŝitan aferon: esplori dezertan insulon, polusan regionon, kavernon; li esploris ĉiujn ĉambrojn de la kastelo; (analoge) ĉiunokte la fiŝkaptisto rigarde esploras la aspekton de l’ ĉielo B; la sinjorido tro emas esplori sub la jupoj de l’ servistinoj; li esploris iom la fundon de la glaso Z (drinkis). skolti.
Peni malkovri ion nekonatan aŭ nesciatan: la kesto iris antaŭ ili, por esplori por ili lokon de ripozo X; du ŝipoj estis elsenditaj por esplori, kiel malproksimen la homoj tie povas penetri Z; ni esploru inter ni, kio estas bona X; esplori, kion kaŝas la koro de knabino B. elserĉi.
(f) Atente konsideri, por malkovri ies sekreton: ni trarigardu k esploru nian konduton X; ĉiujn korojn la Eternulo esploras X; esploru min, ho Eternulo, k elprovu min! X; la popolo eliru, por ke Mi esploru ĝin, ĉu ĝi sekvos Mian leĝon X. ekzameni, sondi.
💡 Science, metode k ree ekzameni objekton, temon, regionon de la sciado, por trovi ion nekonatan.
Observi per apartaj procedoj aŭ instrumentoj, por malkovri aŭ lokalizi difekton: esplori vundon, doloran regionon; ĝi esploras ĉiujn internaĵojn de la korpo X; al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras Z; esplori, ĉu ne ekzistas ia sufero de la larmaj vojoj Z (duktoj). aŭskultumi, sondi.
Fari la necesajn pridemandojn k enketojn, por ke afero povu esti juĝata: la juĝistoj bone esploru, k, se montriĝos, ke la atestanto estas malvera […] X; juĝan aferon de homoj nekonataj mi esploradis X; (analoge) esplori akuziton.
esplora. Rilata al esploroj: esplora rigardo Z, komitato, metodo.
esploro. Intelekta peno, laboro farita por trovi ian scion, veron, sekreton, por studi demandon: esploro de iu pri io; esploroj pri la faŭno de la Silenta Oceano (Pacifiko) Z; por fremda koro ne ekzistas esploro Z; farado de esploroj super la funkciado de la stomako Z; revuo de la arkeologiaj esploroj; Centro de esploroj k dokumentado.
esplorado
Longa aŭ ripetata esploro: la esplorado de la migroj de iaj fiŝoj, de la kosmaj radioj; lumradia esplorado de bildaro (procedo kutima en radiovidado, laŭ kiu oni laŭvice fokusigas lumon el ĉiu parteto de la elsendota bildo sur lumelektran tubon, por produkti kurenton, kies intenso estas proporcia al la brileco de tiu parteto); la esplorado de la komploto.
💡 Tuto de la intelektaj laboroj, por malkovri novajn sciojn aŭ leĝojn: instituto por scienca esplorado; la pura, teoria, aplikata esplorado.
esplorema. Inklina al esploroj: esplorema spirito, demandado.
esploristo
Tiu, kies okupo estas esplori: pri niaj aferoj povas juĝi nur esploristoj praktikaj Z; grundesploristoj, ercesploristoj; oresploristo.
Enketjuĝisto.
elesplori. Lerte akiri informojn de iu, kiu ne volas ilin doni.
neesplorebla. Tia, ke oni ne povas ĝin esplori: la nombro de liaj jaroj estas neesplorebla X; neesploreblaj grandaĵoj X; la koro de reĝoj estas neesplorebla X.
dopleresploro Uzo de ultrasono por konstati eston, direkton k rapidon de sangofluo en vaskuloj k en la korkavoj.
ercesploristo. Specialisto, kiu esploras grundon, por trovi ercon.
merkatesploro. Tuto de la teknikoj, kiuj, esplorinte la bezonojn k psikologion de la konsumantoj, ebligas adapti al ili difinitan produktaĵon k difini por ĝi plej kontentigan merkaton.
naturesplori. Studi la natursciencon, kolekti naturajn specimenojn.
operaciesploro. Analizado k modelado de problemoj en industrio k ekonomio kun aplikado de matematikaj metodoj kiel matematika programado k ludo-teorio.