PIV · 14396
skolt⁹o
skolt9o
1 ♜ Kavaleriano izolita, kiu esploris k observis, por protekti sidantan trupon.
2 ⚔ Soldato, elsendita por kolekti informojn pri la irota vojo, la eventuala ĉeesto de malamikoj ktp. ☞ patrolo.
3 Rapidira ŝipo aŭ aviadilo, plenumanta tiun saman rolon.
4 Ano de la movado, kiun regas la principoj de skoltismo.
skolte. Laŭ la maniero de skolto: (f) miaj liberaj fingroj skolte esploris aliloke agrablajn montetojn k valetojn LB.
skoltado. Esplora irado de homo, ŝipo, aviadilo.
skoltism9o. Movado, kies celo estas formi karakteron, senton de honoro, sanon k iniciateman spiriton de la junularo, grupigante ilin en trupojn, submetitajn al libere akceptita disciplino. ☞ junpioniro.