PIV 2020 · 12229
★pionir/o
★pionir/o
1 Soldato, kies tasko estas konstrui pontojn, fari vojojn, tranĉeojn ks.
2 Koloniano, plugebliganta senkulturan teron.
3 (f) Homo, pretiganta la vojon k sukceson al novaj ideoj: mi rememoras kortuŝite pri la unuaj pioniroj, kiuj laboris por nia afero en tiu malĝoja tempo Z; pioniroj de la feminista movado.
pionira. Rilata al pioniro: fari pioniran laboron; pionire montri la vojon; dediĉi sin al pionireco Z.
pioniraro ⚔ Fako de armeo, kies specialeco estas fari la necesajn laborojn por fortikigi pozicion, organizi la komunikojn ktp. ☞ ministo.
junpioniro. Ano de komunista skolta organizaĵo.