PIV · 10384
★min/o
① ★min/o
1 Entera aŭ subtera kavo, el kiu oni elfosas ekspluateblajn substancojn aŭ per pulveksplodo, aŭ per hakado, maŝinborado ks: malsupreniri en la minon; la atakfronto de mino; fermino, ormino, salmino, ŝtonmino Z. ☞ galerio, ŝakto.
2 ⚔ Fosaĵo subtera aŭ kavo en muro, ponto, roko kc, kien oni metas eksplodan substancon por renversi k detrui ion: kontraŭ minoj mi farus minojn pli profundajn Z; eksplodigi Z, ekbruligi minon; minforno, mintruo.
3 ⚓ ⚔ Eksplodkesto metita en la maro aŭ en grundo, por difekti per sia eksplodo la pezajn metalajn masojn (ŝipo, tanko ks) aŭ la individuojn, kiuj ĝin tuŝos aŭ venos sufiĉe proksime aŭ magnete influos: la kirasŝipo dronis, trafinte minon; minbari ŝanelon, haven-enirejon; minbalai, minsemi.
mina. Rilata al mino: mina laboristo, industrio; la minaj riĉaĵoj de lando.
mini (tr) Enmeti en foson aŭ truon eksplodan substancon, por renversi k detrui ion: mini ponton; minita vojo, remparo.
minejo. Tuto de la instalaĵoj, minfosoj, galerioj k dependaĵoj, faritaj por la ekspluatado de la minaĵo: oni sendis lin en la salminejojn de Siberio; la karbominejoj de Anglujo Z; marmorminejoj de Kararo.
ministo
1 Soldato, kiu faras minojn 2: amuzo estos, kiam la ministo per forto de sia propra pulvo en la aeron flugos! Z.
2 Laboristo en minejo.
kontraŭmini. Fosi, por fari minon sub la mino de la malamiko k ĝin detrui.
senminigi. Eltrovi k forporti la kaŝitajn eksplodminojn.
submini. Mini konstruaĵon, ponton ks.
tramini. Bari per minoj pasejon en maro.
flosmino. Flosanta mino, kiun oni lasas drivi en la malamikaj marakvoj.