PIV 2026 · Artikolo 15078

ŝakto

Litero Ŝ

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. aerŝakto
  2. naft/oŝakto
  3. rubŝakto
ŝakto
1 vertikala truo, ĝenerale profunda, kiun oni boras en tero por ekspluati minaĵon, karbon, nafton, salon k.s. ➞ galerio, puto, argano, drilego.
2 KONS spaco, en formo de vertikala truo, aranĝita en konstruaĵo por ricevi ŝtuparon aŭ lifton. ➞ skafaldo.
aerŝakto ŝakto 2 lasita en la konstruo de ŝipo aŭ de mino por ventoli la profundaĵon.
naftoŝakto ŝakto, per kiu oni ekspluatas nafton.
rubŝakto vertikala truo, kun aperturo sur ĉiu etaĝo de domo, tra kiu oni ĵetas balaaĵojn kaj rubaĵojn, kiuj tiele falas en kestojn en la kelo.