PIV · 3412
dril/o
① dril/o Ⓣ Borilo, konsistanta el stango, en kiu estas fiksita borilpinto k kiu povas rapide turniĝi aŭ per arĉo, kies ŝnuro ĉirkaŭas pulieton, aŭ per ŝraŭbe borita stangeto, kiun oni glitigas laŭlonge de la stango havanta tiam helican ŝraŭbaĵon.
drilego Ⓣ Granda borilo, subportata de argano, k uzata por sondi aŭ fosi naftoŝakton.