PIV 2026 · Artikolo 3411

dribli

Litero D

dribli tr SPOR en piedpilkado, hokeo, glacihokeo k.s..
1 antaŭenpuŝi la pilkon aŭ diskon per malfortaj batoj, retenante ĝin kaj evitante eventualajn kontraŭulojn: la ludisto estas devigata konduki sola la pilkon, driblante ĝin dum certa tempo TUN la membroj de ambaŭ teamoj klopodas teni la diskon en la posedo de sia teamo, aŭ priludante ĝin ili mem, t.e. kondukante, alivorte driblante ĝin antaŭ si per la alo de la hokeilo TUN
2 superruzi kontraŭulon per lerta {dribl}ado: li driblis la defendantojn kaj poste golis (figurasence) Osmo Buller pliafoje dupigis la komitaton de UEA, driblis plejparton de komitatanoj kaj Renato Corsetti ruze evitis lian finton HeKo
➞ finti.