PIV 2026 · Artikolo 20316

2driado

Litero D

2 driado BOTA rampa daŭrafolia arbusteto, kun integraj aŭ profunde krenelaj folioj, malsupraflanke lanugaj, kun unuopaj blankaj aŭ flavetaj, 7–9 petalaj floroj kaj kun globaj fruktoj (plurakenoj); el la montaroj kaj malvarmaj regionoj de la norda hemisfero. genro Dryas ➞ rozaco.
okpetala driado driado, kun lignaj, serpentaj branĉoj; kun floroj, sur tigoj, kaj kun ok kremkolore blankaj petaloj; medicine uzata. specio Dryas octopetala