← Reen al P

PIV · 13068

★put/o

put/o. Profunda, vertikala truo, fosita en tero, por ĉerpi el ĝi akvon, kiu tie kolektiĝas pro subtera fonto aŭ trasorbiĝo, aŭ por forfluigi neutilan likvon: sidiĝi sur la rando de la puto Z; ĵeti sin en la puton Z; kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas Z; ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos Z; la puton fermu prudente jam antaŭ la akcidento. cisterno, ŝakto.
puta. Rilata al puto(j): puta akvo; puta tavolo.  arteza.
putisto. Homo, kiu metie boras putojn.
baskulputo. Puto, ekipita per baskulĉerpilo.
drenputo. Speco de puto, ricevanta superfluajn akvojn, oleon ktp el ĝardeno, minejo ks, k ellasanta ilin en la grundon.
ŝlimputo. Vertikala fermita kloako, destinita ricevi la malpurajn akvojn, kiuj de tie enfiltriĝas en la grundon.