PIV · 2706
★ĉerp/i
★ĉerp/i (tr)
1 Elpreni likvon per la mano aŭ ilo: ŝi ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto Z; ĉerpi vinon el kratero; (abs). trinku vi, k ankaŭ por viaj kameloj mi ĉerpos X; (f) vi ĉerpos kun ĝojo akvon el la fontoj de la savo X; ĉerpi akvon per kribrilo Z (vane peni).
2 Elpreni ion por sia uzo: ĉerpi dokumentojn el la fonto mem; ĉerpi librojn el biblioteko; ĉerpi el fremda monujo B; (f) el tempo pasinta ni ĉerpu instruon por la tempo venonta Z; ĉerpi inspiron el io Z; el tiuj periodaj festoj (U.K.) ni ĉerpas kuraĝon por pluaj laboroj Z; ĉerpi konsolon el preĝo Z, utilon el vojaĝo.
ĉerpo
1 Unuopa ago de iu, kiu ĉerpas.
2 Tio, kion tiu ĉerpas.
ĉerpado. Daŭra aŭ ripetita ago de ĉerpanto.
ĉerpeto. Malgranda ĉerpo: alportu al mi ĉerpeton da akvo Z.
ĉerpilo
1 Vazeto, por ĉerpi akvon el barelo ktp.
2 Longtenila kulero, por ĉerpi el poto ks.
deĉerpi. Depreni per ĉerpado: la musoj en la laktejo deĉerpas la kremon de plado k poste lekas sian voston Z.
elĉerpi
1 Tute elpreni likvon el ujo: elĉerpi la provizitan vinon; ili elĉerpis ĝis la lasta guto de akvo; (analoge) li elĉerpis la favoron de la mastro.
2 Tute malplenigi, uzante la entenataĵon: elĉerpi ies kelon, barelon da biero; elĉerpi fonton de nafto; ĉu la donacoj povis elĉerpi la trezorejon de mia patro? B; post tri jaroj ili retrovas la teron elĉerpita B.
3 Ĝisfine eluzi, tute konsumi: elĉerpi sian monon; elĉerpi la programon de la festo; elĉerpita eldono de libro; (f) elĉerpi la temojn de parolado, ĉiujn eblojn de solvo; mia pacienco estas tute elĉerpita Z; la ĝis nun ankoraŭ ne tute elĉerpita energio de la volo Z. ☞ elsekigi, elsuĉi.
elĉerpiĝi. Iĝi ĉerpita: la pano elĉerpiĝis en mia sako X; besto pelata ĝis plena elĉerpiĝo (de ĝiaj fortoj).
neelĉerpebla. Tia, ke oni ne povas ĝin elĉerpi: neelĉerpebla fonto, graco.
subĉerpi. Per sifono aŭ alie, ĉerpi likvon sub la supraĵo, por ne skui ĝin k ne ricevi ion el la feĉo.