← Reen al C

PIV 2020 · 2601

cistern³o

cistern3o
Rezervujo por pluvakvo, masonita en tero, por ke oni ĉerpu el ĝi, aŭ aranĝita sur la supro de konstruaĵo, por delasi la kolektitan akvon per tubaro: trinku akvon el via cisterno X (f = ĝuu vian edzinon).
Rezervujo por la transporto aŭ la konservado de likvoj (vino, oleo, benzino ks): cisternokamiono, cisternoŝipo, cisternovagono.
Plilarĝiĝo de kanalo: ĉila cisterno (cisterna chyli).