← Reen al B

PIV · 1649

★bar/i

bar/i (tr)
Meti ion sur vojon, por malhelpi la iradon: bari straton; bari al iu la vojon Z, la eniradon Z, la komunikojn; bari la fluon de rivero B; ĉiuj alirejoj al la palaco estis baritaj de la soldatoj; barita aro (subaro de globo kun finia radiuso); barita funkcio (kies bildaro estas barita aro). bloki, fermi, obstrukci, ŝtopi.
(f) Malhelpi la efektiviĝon, elvolviĝon de io: bari la progreson al la kalumnio; bari la vojon al ĉiuj reformoj; tiu kondamno baris al li ĉian estontecon; kio baras reĝan la ordonon? Z; senkonscia tremo baras nian plej kuraĝan decidemon Z; (oni diras), ke mi baras la lingvon kontraŭ ĉia evolucio Z. bridi, kateni.  bastono, trabo.
baro. Ĉio, kio baras
fizike: pro limoj k baroj malpacas najbaroj Z; gardu vin du baroj, lipoj k dentaroj Z; kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas Z.
metafore: E. forigas la lingvajn barojn inter la popoloj; la Fundamento ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo Z; pro multaj ĝenoj k baroj la laboro haltis. muro.
(pp aro de reelaj nombroj)
suba baro. Nombro, kiu malsuperas aŭ egalas ĉiun nombron en la aro.
supera baro. Nombro, kiu superas aŭ egalas ĉiun nombron en la aro.
barado. Ago de tiu, kiu baras: la barado de la rivero postulis tri semajnojn.
baraĵo
Ĉio materia, per kio oni baras: baraĵo el branĉoj dehakitaj ( abatiso), el ŝtonegoj; baraĵo en kanalo. digo.
Natura obstaklo, kiun sablamaso prezentas al la elfluo de iaj riveroj. benko.
trakfina baraĵo 🚂 Fortika baraĵo, pleje trusforma, ĉe kapo de saktrako, por malhelpi al trakveturilo transveturi la trakfinon, kun aŭ sen bremsefiko.
barilo
Vico da lignaj palisoj, fiksitaj en la grundo k transverse kunigitaj, aŭ aranĝo de ŝtonoj metitaj unuj super la aliaj, por apartigi korton, ĝardenon ktp: vojeto inter vinberĝardenoj, kie estis barilo sur unu flanko k barilo sur la dua flanko X; la bariloj, kiujn miaj kampuloj konstruas ĉirkaŭ siaj kampoj, por ke neniu leporo transsaltu Z; la malfeliĉa anasido forkuris k flugis trans la barilo Z; malantaŭ barilo kuraĝo estas facila Z.
(f) Obstaklo: tiuj ĉi sonoj estas granda barilo por la disvastiĝo de nia lingvo Z; ĝi prezentas barilon kontraŭ la evolucio de la lingvo Z. bariero, barikado, heĝo.
barumo. Ŝvelondego ĉe enfluo de rivero en maron.
ĉirkaŭbari
Ĉirkaŭi de ĉiuj flankoj per barilo: ĉirkaŭbari legomĝardenon; la tombo estis ĉirkaŭbarita per potkrevintaĵoj Z.
(f) Ĉiamaniere malhelpi, plene ĝeni: mi ĉirkaŭbaros ŝin, ke ŝi ne trovos siajn vojojn X; la viro regas, sed la virinon ĉio ĉirkaŭbaras Z.
debari Z, malbari Z. Depreni, formeti baron aŭ barilon: la ĝardeno estas parte debarita Z; la polico malbaris la vojon.
disbari. Apartigi per baro(j).
senbara. Absoluta: senbara regado, diktatoreco.
akvobaraĵo 🏢 Baraĵo en rivero, por reteni la akvon ĉe certa nivelo.
balonbarilo. Kontraŭaviadila obstaklo el ŝtalaj dratoj, preskaŭ vertikale subtenataj de po unu katenbaro.
eĥobarilo Aparato por malhelpi eĥon en tre longa telekomunika lineo.
frekvencobarilo (pp anteno aŭ radioaparato) Cirkvito por malebligi pluan fluon de difinita frekvenco.
plektobarilo Z. Heĝo.