PIV 2026 · Artikolo 1681
bariero
bariero
1 movebla barilo instalita transverse de vojo: bariero de vilaĝa korto bariero de traknivela pasejo ➞ bariergardisto.
2 ĉe la pordego de urboj aŭ ĉe la limo de lando aparato simila al bariero 1 por faciligi la postuladon kaj pagadon de akcizo aŭ doganimpostoj.
3 ligna balustrado aŭ duonvando, kiu en tribunalo apartigas la juĝistojn (en kelkaj landoj ankaŭ la advokatojn aŭ la juĝotojn) disde la publiko.