PIV 2026 · Artikolo 1682
barikado
barikado baro improvize konstruita transverse de strato, koridoro k.s. por ŝirmi kontraŭ atako kaj malhelpi trairadon de policanoj, soldatoj k.s.: barikadoj de revoluciuloj VVa aktivuloj konstruis kaj defendis barikadojn ĉirkaŭ la Blanka Domo OE
barikadi tr
1 bari vojon per barikado: barikadu la stratojn per matracoj! FDi
2 (figurasence) forte bari aŭ fermi: ili barikadas la pordon de ene Ko