PIV 2020 · 4418
★ferm/i
★ferm/i (tr)
1 Meti en staton, kiu malebligas en- aŭ el-iron: fermi barilon, tirkeston, pordon, ĉambron, domon, butikon, havenon; fermi breĉon per tabuloj; pordo duone fermita Z, fermita nur senŝlose Z; eniris en la arkeon Noa […] k ĉiuj bestoj […] k la Eternulo fermis post ili X (sk. la pordon); brufermi, ĵetfermi, klakfermi, puŝfermi, ŝlosfermi, tirfermi pordon; fermohoro de drinkejo. ☞ rigli, ŝlosi, ŝtopi, hermeta.
2 Fari, ke io aŭ iu estu neatingebla, ne alirebla: fermi la landlimojn al la trafiko; la lingvo ne estas fermita kontraŭ novenkondukaĵoj Z; ĉiuj rimedoj estas fermitaj por vi Z; li lin fermis en karceron K; al la sola E-a gazeto estis fermita la eniro Rusujon Z; Janjo la tutan matenon estis fermita en la ĉambreto Z; fermita (ekskluziva) aristokrataro, klubo, sekto.
3 Proksimigi disigitajn partojn, por ke ne plu ekzistu interspaco: fermi la kurtenojn; fermi cirkviton; fermu la okulojn, bela Sara! Z; fermi la palpebrojn, lipojn, buŝon, dentojn, fingrojn, manon; ĉiuj povas aliĝi al tiu institucio kun okuloj fermitaj Z (tute konfide, blinde); tio fermis la buŝon al niaj kontraŭuloj Z (silentigis ilin); ferminte la okulojn k orelojn kontraŭ la aperonta ventego, mi sendis mian projekton Z (ne volante ektimiĝi de).
4 Meti en staton, kiu malebligas la uzadon aŭ funkciadon: fermi libron, paperujon, leteron, fotoaparaton, kranon, komutilon, tondilon, tranĉilon, sakon; fermi trakon (signalante, ke la trajnoj haltu).
5 (f) Meti finon al, ĉesigi definitive: fermi kunvenon, la kongreson, la diskuton; fermi parentezon per krampo; fermi teatron, preĝejon (ĉesigi ilian funkciadon); mia broŝuro falis en la manojn de eldonisto, kiu tuj post la publikigo fermis sian magazenon Z; la martrafiko estas fermita por ĉi tiu jaro; (analoge) fermi la marŝon, procesion (esti la lasta en); tiu balo fermis la serion de la festoj.
6 ∆ (pp aro) Aldoni ties randon.
fermo. Ago de fermanto: la fermo de la fenestro estas aŭtomata; la striko kaŭzis la fermon de ĉiuj kinejoj.
ferma
1 Rilata al fermo: ferma kunsido de la kongreso; ferma krampo; ∆ la ferma operatoro.
fermaĵo de aro ∆ La plej malgranda fermita aro, kiu enhavas la donitan aron: transitiva fermaĵo.
fermeti. Ne komplete fermi: iafoje oni devas okulon fermeti Z.
fermiĝi. Pasi en staton de fermo: la truo en la sablo rapide fermiĝis; fermiĝis la fontoj de la abismo X; ŝiaj okuloj fermiĝis de laciĝo.
fermilo. Ĉia ilo aŭ aparato por fermi: fermilo de kofro, de mansaketo.
fermita
1 Λ a) (pp silabo) Finiĝanta per konsonanto, ekz. «jam», «post», «kaj». b) (pp vokalo) Malvasta. ☞ malfermita.
2 ∆ a) (pp aro k operacio) Tia, ke oni ne povas eliri el la aro per la operacio. b) (speciale, pp aro en topologia spaco): tia, ke oni ne povas eliri el ĝi per konverĝa reto aŭ filtrilo: la aro de ĉiuj akumuliĝaj punktoj estas fermita. c) (pp kurbo) Tia, ke la du finoj de la kurbo egalas.
ĉirkaŭfermi. Ĉirkaŭigi per io, kio fermas: ĉirkaŭfermi ĝardenon per heĝo; ĉirkaŭfermita korto Z; mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi Z (de la malamikoj).
duonfermi. Fermeti: kun duonfermitaj okuloj.
enfermi. Teni fermita en io: enfermi oron, fromaĝon en ŝranko, enfermi kaptitojn, provizaĵojn; enfermi sin en sia biblioteko; (f) la kristalo enfermas malpuraĵon. ☞ enŝlosi, enteni.
enfermiĝi. Meti sin fermita en io: persekutate, li enfermiĝis en la kelo; (f) enfermiĝema karaktero.
interfermaĵo. Ŝtopgarnaĵo, por fermi la interspacon, ekz. inter du flanĝoj.
★malfermi
1 Meti en staton, kiu ebligas en- aŭ el-iron: malfermi keston, botelon da vino, fenestron; malfermi siajn grenejojn X, trezorojn X; mi malfermos viajn tombojn X; ĉiu unuenaskito, kiu malfermas ĉiun uteron X; lilioj malfermas al la suno siajn kaliketojn Z; ora ŝlosilo ĉion malfermas Z; malfermita kelo tentas al ŝtelo Z; (abs) kiu frapas, al tiu oni malfermas Z (la pordon); mi leviĝis, por malfermi al mia amato X. ☞ malŝlosi.
2 (f) Esti atingebla, alirebla: la klubo estas malfermita al ĉiuj.
3 Disigi du flankojn, por ke fariĝu interspaco: malfermi la okulojn, la buŝon Z; ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo X; malfermi siajn brakojn al amiko; viaj oreloj estas malfermitaj sed ne aŭdas X; varme lumis la suno, ĉiuj fenestroj estis malfermitaj.
4 Meti en staton, kiu ebligas la uzadon, funkciadon: malfermi libron, leteron, tondilon; malfermi vojon al la komerco.
5 (f) Fari komencon de: malfermi parentezon; malfermi solene la kongreson; malfermi balon B, baloton, liston de monofero.
6 ∆ (pp aro) Forigi ties randon.
malfermo. Ago de malfermanto: malfermo de nova vaporŝiplinio; malfermo de internacia konferenco, de lando al la internacia trafiko; diafragma malfermo.
malferma. Rilata al malfermo: malferma ceremonio, kunsido, parolado, krampo.
malfermaĵo. Aperturo, truo.
malfermegi. Larĝe malfermi: malfermegi la okulojn.
malfermiĝi. Pasi en staton de malfermo.
malfermita
1 Λ a) (pp silabo) Finiĝanta per vokalo, ekz. «du», «la». b) (pp vokalo) Vasta.
2 ∆ (pp aro en topologia spaco) Tia, ke ĝi estas ĉirkaŭaĵo de ĉiu punkto de ĝi (oni povas ĉie libere iomete ĉirkaŭpromeni en ĝi).
memferma. Sin mem aŭtomate fermanta: memferma klapo, pordeto.
nefermita. Tia, ke oni ĝin ne fermis: ili ne povas plu teni la okulojn nefermitaj Z; nefermita (publika) letero Z.
refermi. Denove fermi.
remalfermi. Denove malfermi: la remalfermo de la muzeo okazos en Oktobro.
fandfermi. Fermi per fandado: fandfermi vitran tubon.
fenestrofermilo. Espanjoleto.
fulmofermilo. Zipo.
klakfermi. Fermi kun klaka bruo: klakfermi saketon, ventumilon, pordon.
lapfermilo. Vesta fermilo, konsistanta el du sinkontraŭaj pecoj de nilona rubando inter si alkroĉiĝemaj pro kovraĵo de etaj hokformaj k buklaj dratoj. Sin. lapo 3.
masonfermi. Fermi per masonaĵo: masonfermi fenestron, pordon.
pinĉfermilo Ⓚ Risorta metalpeco, kiu servas kiel fermilo de kaŭĉuktubo, kiun oni kunigas al kemiaj flaskoj, aparatoj. ☞ pinĉkrano.
pordoferme. Kun la pordoj fermitaj: la tribunalo juĝis pordoferme tiun seksatencon.
sigelfermi Z. Sigeli 4: se nenio troviĝos (en la letero), oni povas denove sigelfermi Z; (f) la stelojn Li sigelfermis X.
ŝtopfermi. Fermi per ŝtopilo: ŝtopfermi vinon en botelo, ŝtopfermi botelon.