PIV 2020 · 13465
★rigl/i
★rigl/i (tr)
1 Fermi per riglilo: rigli pordon, kofron.
2 🚂 Teknike sekurigi pozicion de trakaparato aŭ signalilo.
riglado. Agado de tiu, kiu riglas: ĉiuvespere li certiĝis pri la riglado de ĉiuj aperturoj; 🚂 riglado per alproksimiĝo (aŭtomata procedo, per kiu, ĉe trakveturilo alproksimiĝanta al signalilo, ĉiuj regorganoj estas riglataj).
★riglilo. Fortika metala stangeto, kies enŝovo en truon aŭ specialan ingon malhelpas la malfermon aŭ movon de pordo, fenestro, kovrilo de kofro ks: Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj X; (f) tio, kio estas tenata malantaŭ seruro k riglilo Z (tre sekreta). ☞ espanjoleto.
malrigli. Malfermi, deŝovante la riglilon.