PIV · 14168
★signal/o
★signal/o
1 Interkonsentita signo, uzata por komuniki de malproksime averton, ordonon, informon: kaŝita en arbetaĵo mi atendos de vi signalon X; kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo marŝi al tombo, k subite la signalo de la libereco! Z; (frapinte la manplatojn) tio estas la signalo, pri kiu mi interkonsentis kun Klaŭdino Z; (ĉe la telefono) signalo de okupiteco; (telefonio) horindika signalo; agorda signalo de radiostacio (por ebligi la agordadon de la riceviloj); fervojaj signaloj; antaŭa signalo; aŭda, vida signalo; signalo de senhelpeco (de dronanta ŝipo). Rim. La signo devas esti klarigata de la inteligenteco, la signalo devas estigi reflekson.
2 ⚓ Ĉiu el la konstruoj aŭ objektoj, starigitaj por montri al la ŝipoj danĝerajn punktojn, rifojn, rokojn, pasejon ks.
3 ⛰ Naturaj aŭ artefaritaj kulminoj, kiuj servas por fari la trianguladon de regiono aŭ indiki vojliniojn.
4 ⏚ Ŝanĝoj, farataj en la valoro de elektra tensio ks, ĝenerale por transsendi informojn en elektronika cirkvito aŭ telekomunikado. ☞ bruo.
signala. Tia, ke ĝi signalas: signala fajro, lumo.
signali (tr) Anonci per signalo: ruĝa lumo signalas halton; oni signalis per kanono la alvenon de la nova jaro Z; la trajno estas signalita.
signalado. Ago de iu, kiu signalas.
signalaro. Kodo de signaloj.
signalejo. Stacio de signalado por ŝipoj, ĉe marbordo.
signalilo 🚂 Masto aŭ alia subportaĵo, ekipita per moveblaj brakoj (diskoj) kun lanternoj aŭ per diverskoloraj elektraj lampoj por signali tage k nokte: la fervojaj signaliloj indikas per pozicio de brakoj (diskoj) aŭ per diverskoloraj signallumoj, ĉu la trako estas libera aŭ ne.
signalisto. Persono, soldato, ŝipano trejnita al signalado.
signalizi. Provizi vojon teran, riveran aŭ maran per la signaloj utilaj, por fari la veturadon senhezita k sendanĝera.
avertsignalo. Ĉia signalo, uzata por averti pri danĝero: fajfa avertsignalo de lokomotivo; hupa avertsignalo de aŭto.
lumsignaloj = trafiklumoj.
veksignalo. Trumpeta signalo de vekiĝo en kazerno ks.