← Reen al V

PIV 2020 · 16711

★vok/i

vok/i (tr)
Laŭtigi la voĉon, por turni al si ies atenton: mi vokas al ĉiuj esperantistoj batalantoj: mi vin gratulas! Z; voku, ho voku, ripetadante, ĝis vi atingos aŭskulton! Z; al vi, ho viroj, mi vokas! Z; ili vokis al la Eternulo k li ilin aŭskultis X; en tiu tago la Eternulo vokis, ke oni ploru X. invoki, sin turni.
Laŭtigi la voĉon, por komprenigi al iu, ke li venu aŭ ion faru: mian sklavon mi vokas X; voki helpanton kontraŭ rabisto B; voki al iu por helpo; voki la virojn al la batalo; mi vokis vin laŭ via nomo X; ne voku diablon, ĉar li povas aperi Z; voki sian hundon, fajfante; la perdrikoj vokis unu alian B; oni vokas la bovon ne festeni, sed treni Z; Li vokas la akvon de la maro k verŝas ĝin sur la teron X; sonoriloj vokas al preĝejo k mem neniam eniras Z (instigantoj ne estas agantoj); se vi estos vokata, tiam diru […] X.
Iel sciigi al iu, ke li/ŝi devas veni; inviti: oni ŝin vokis al la grafino Z; oni vokis min al la kortego Z; voki iun per gesto; li sendis voki la kuraciston Z; mi ne estas vokita iri al la reĝo jam de tridek tagoj X; (f) maljuna virino, kiun Dio volis voki al si Z (igante ŝin morti); ne iru! – Mia sorto min vokas Z; multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj Z.
voko
Voĉo, vortoj, invito de iu, kiu vokas: li ne aŭdis vian vokon; oni aŭdis mortangorajn vokojn pri helpo Z; (f) io, kion oni neklare sentas, kiel ian vokon de naturo Z.
Voksignalo.
voka. Rilata al voko: voka signalo, krio.
vokado. Ripetata voko: la donacoj k la vokado de Dio estas nerevokeblaj N.
vokisto. G Malsupera juĝeja oficisto, kies devo estas disporti la tribunalajn alvokojn, anonci la verdiktojn ktp.
vokiteco. Stato de homo, kiu estis vokita de Dio.
alvoki
Pli insista formo de voki 1: tiam oni komencis alvokadi la nomon de la Eternulo X.
Pli insista formo de voki 2 k 3: tiam ankaŭ Faraono alvokis la saĝulojn k sorĉistojn X; li alvokis al si la dek du disĉiplojn N; alvoki iun kiel atestanton B; ŝi alvokis per kapsigno la patron Z; mi alvokis sekecon sur la teron X.
(f) Peti, por ricevi ion: alvoki venĝon B; mi alvokas la ateston de ĉiuj, kiuj partoprenis en la kongreso Z; vane mi alvokadis mian prudenton B. admoni.
alvoko. Ago, vortoj de iu, kiu alvokas: nur post la dua severa alvoko la knabo leviĝis B; malfeliĉo venas sen alvoko Z.
alvokiĝo Z. Inklino por iu profesio. destino.
elvoki
Voki, por elirigi: ne elvoku lupon el la arbaro (pf); elvoki iun al duelo (f); mi volus elvoki de Lemaire la konfeson pri la 250 mil frankoj Z; (speciale pp sorĉado) k la virino diris: kiun mi elvoku al vi? k li diris: Samuelon elvoku al mi X; elvoki la spiritojn.
(f) Okazigi, estigi, kaŭzi: tiu ĉi demando per sia naiveco elvokos ridon Z; tiu neologismo elvokas konfuzojn kun aliaj vortoj Z; tiu propono celas nur elvoki skandalon Z; tiu artikolo elvokis malpacon, multon da intereso; konflikto, kiu povas elvoki militon; feliĉo k riĉo envion elvokas Z; la propono elvokis ĉe ili la timon, ke […] Z; ĝia aspekto elvokis ĉe ŝi grandan abomenon Z. veki.
(f) Prezenti al la psiko vivan vidbildon: la propraj nomoj elvokas en ni bildojn pli konkretajn ol la komunaj substantivoj; en poezio oni devas precipe atenti la elvokipovon de la vortoj.
elvoko. Ago de iu, kiu elvokas.
elvokiva. Tia, ke ĝi elvokas scenon, bildojn ktp: elvokiva vorto, epiteto.
kunvoki. Voki al kunveno: kunvoki la membrojn, kunvenon Z; kunvoku ĉiujn loĝantojn de la lando en la domon de la Eternulo X; kiel por festa tago Vi kunvokis de ĉirkaŭe miajn terurajn najbarojn X. kunvenigi.
nevokite. Ne ricevinte vokon: kiel falko li deflugadis, kiam oni lin vokis, k ofte ankaŭ nevokite Z.
nerevokebla. Tia, ke oni ne povas ĝin revoki: nerevokebla decido.
revoki
Voki, por ke iu revenu: revoki forsenditan serviston B; (f) mi uzas la okazon, por revoki en vian memoron la nomon de […] Z; la peno revoki en sian memoron ĉiun detalon pri sia infano Z; homo, kies trajtojn mi revokadis al mia memoro en la horoj de malsato Z.
Reveni al antaŭa decido, ago ks, por ĝin nuligi: leteron, sigelitan per la reĝa ringo, oni ne povas revoki X; revoki la kongreson ni absolute ne devas Z; sugestii al ili la ideon pri la revoko de la kongreso Z; se vi trovos necesa, ke oni ne legu en la kongreso mian leteron, mi aldonas ĉi tie revokan leteron Z.
kontrolvoko. Elvoko de homoj, por kontroli ilian ĉeeston.