← Reen al A

PIV · 120

★admon/i

admon/i (tr)
Instigi per parolo al la plenumo de ago aŭ devo: la instruisto admonis la lernantojn al diligenteco Z; vi povas almenaŭ admoni ilin, ke oni pro singardeco uzu ne la vorton […] Z; oni admonas min, ke mi ne miksu min en la aferojn Z; la policano admonis la popolamason disiri B. instigi.
Severe riproĉi, mallaŭdi pro malbona konduto: la instruisto admonas la lernantojn pro ilia maldiligenteco; mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas Z; ne por hontigi vin mi tion skribas, sed por admoni vin N. skoldi.
admono. Ago k vortoj de tiu, kiu admonas:
per lerta admono alfluas la mono Z; oni pli facile donas admonon ol monon; mian admonon, ke oni pli rapide laboru, oni ne obeis.
al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono Z; la admono de la juĝisto al la kondamnito por pli bona konduto.
deadmoni. Instigi iun ne fari ion: deadmoni infanon legi romanaĉon; mi deadmonas vin de tiaj filmoj; generaloj asertas, ke la atombombo estas deadmona armilo.
Readmono Z ב La kvina libro de la Torao, en kiu Javeo denove admonas la Izraelidojn al sia servo.
moraladmono. Instigo al pli morala konduto.