PIV 2026 · Artikolo 14169

signaturo

Litero S

signaturo
1 skribo de nomo aŭ distinga signo malsupre de dokumento por atesti, ke la entenataj asertoj aŭ sindevigoj estas veraj kaj fidindaj. ➞ subskribo.
2 TIPO litero, cifero aŭ marko metita malsupre de la unua paĝo de folio de libro por faciligi la faldadon kaj kunigadon kun aliaj folioj.
signaturi ntr meti signaturon sur ion.