← Reen al S

PIV · 14170

★signif/i

signif/i (tr)
Havi precize difinitan sencon: kvankam «propono» en ĉiuj lingvoj egale signifas ne «promeson», sed nur «esprimitan intencon» […] Z; «metro de drapo» signifus metron […], kiu estas uzata por drapo Z.
Egalvalori kiel: libere spiri ne signifas vivi Z; komenci nun klarigojn signifus perdi senutile la tempon Z; esti honesta en tiu ĉi mondo signifas esti elektita inter dekmil Z.
Esti la signo aŭ antaŭsigno de: tia mentono signifas malbonan karakteron; haloo signifas pluvon; tio signifas simple, ke ni estas perditaj.
Havi difinitan valoron: kion signifas la tumulta bruo? Z; por neniu la tero tiom signifas, kiom por la soldato; kion signifas por mi via tuta riĉeco?.
signifo
Esenca k kerna ideo, montrita de io: severe precizigi la signifon de tiu ĉi sufikso en la senco aŭ nur aktiva aŭ nur pasiva estus nekonsilinde Z; «da» post ia vorto, montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro Z; la sufikso «um» ne havas difinitan signifon Z; oni povas paroli pri la signifo de signo, sed ne pri ties senco.
Valoro, graveco: ofte tiu aŭ alia esprimo havas grandan signifon Z; nia kongreso havos apartan signifon k estos epokofaranta Z; ni demandu nin, kian praktikan signifon havas tiu principo Z; la Delegacio havas en iliaj okuloj preskaŭ nenian signifon Z; por la kongreso havas signifon nur tiuj personoj, kiuj intencas […] Z.
signifa. Havanta ian sencon aŭ valoron: la trovataj ŝanĝoj estas malmulte signifaj Z; signife li levis la fingron supren Z.
signifoplena. Havanta grandan sencon aŭ valoron: la drinkejo logis lin per mutaj, sed signifplenaj certigoj de amika akcepto Z; signifoplena blazona signo Z, rigardo Z.
dusignifa. Tia, ke ĝi povas prezenti du signifojn: «sentema» estas dusignifa vorto; (f) dusignifa rideto Z. ambigua, dubasenca.
multesignifa. Esprimanta subkomprenatan penson, petanta atenton de iu, ofte escepte de aliaj: li direktis multesignifan rigardon en la okulojn de sia kunulino Z; multesignife liaj bluaj okuloj rigardis la belan Saran Z.
sensignifa
Havanta nenian precizan sencon: titolo sen mono – sensignifa sono Z.
Havanta nenian konsiderindan valoron: kompreneble la profito estas tiel sensignifa, ke mi neniam parolus pri ĝi Z; per tio ni mem altigus la tute sensignifan Delegacion Z; diskutadi pri tiuj aŭ aliaj sensignifaj detaloj Z.
unusignifa. Havanta nur unu signifon: estas utopio voli, ke ĉiuj vortoj de lingvo internacia estu unusignifaj.