← Reen al P

PIV · 12390

★plen/a

plen/a
Enhavanta la tutan kvanton da io, kiun ĝi entute povas enhavi: glaso plena je vino Z; barelo plena de vino G; (abs) plena glaso da vino Z; plena stomako laŭdas la faston Z.
Enhavanta tre grandan kvanton da io: teksto plena de eraroj; arbaro plena de ĉasbestoj; domo plena de viando X; romano plena de aventuroj Z; (f) ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj Z; vi fariĝos plena de ebrieco k malĝojo X; plena de feliĉo mi sidis Z; (abs) apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla Z; ŝparu groŝon – vi havos plenan poŝon Z; li kolektis kolocintojn, plenan sian veston X; la juĝejo estis jam plena Z; (f) koro tro plena – buŝo parolas Z.
Tia, ke al ĝi mankas neniu necesa parto; Sin. kompleta: ellabori plenan gramatikon Z; ni ekstreme bezonas plenan vortaregon Z; mi donas balojn, plenajn tridek unu balojn Z; plenajn ses jarojn mi portis katenojn B; mi bezonis por tio tri plenajn vojaĝojn Z (ne malpli ol tri); ne havante eĉ plenajn 46 jarojn, mi […] Z; (f) ŝi estis la plena portreto de sia patro Z; pagi la plenan prezon (sen rabato); plena pezo plaĉas al Li X.
Havanta la tutan eblan intenson aŭ amplekson: la maro estis plena (alvenis plej malproksime en la teron); la sezono de la plenaj akvoj (de riveroj); la plena luno Z (kiam videblas la tuta disko); labori en plena aero; 🍁 rozo kun plenaj floroj (kun pli da petaloj, ol ĉe la natura stato); plena noto, silento (en muzikaĵo); en plena vintro; krii per plena voĉo (laŭta); (ĝi) ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo X; (f) esti surprizita en plena laborado; nia lingvo havos la plenan eblon konstante riĉiĝadi Z; plena malsato Z; plena sukceso; vi havis plenan rajton partopreni Z; lasi al iu plenan liberecon de manovroj; lojala, en la plena senco de la vorto; plena kunsido.
Graspufeta, ŝvelplena: knabo kun plenaj vangoj; plena vizaĝo; plena brusto de virino.
plene. En plena maniero: da puntoj, rubandoj, tuloj, atlasoj plene estis en la ŝrankoj B; inter plene da kadavroj Z; la globon (de bilardo) plene trafi; plene konvinki iun Z, via senhonteco estos plene elmontrita Z; unu penso plene lin okupis Z.
pleno
La tuta enhavo de io: la pleno de asembleo (la tuto de ĝiaj membroj).
(suf-e) la kvanto enhavata en io: ĉarpleno, kulerpleno, manpleno ktp. Vd Rim. 1.
pleni (ntr) Esti plena: lia tornistro de pano, lardo k viando plenis K.
pleneco. Eco de io plena: la pleneco de la salono malhelpis min eniri; agi en la pleneco de sia prudento; mastreco en tuta pleneco Z; kiam venis la pleneco de la tempo, Dio alsendis sian filon N.
plenega. Tiel plena, ke estas neeble ion enmeti aŭ aldoni: plenega vagono; plenega (ĝisrande plena) kaliko.
plenigi. Fari ion plena:
materiale: plenigi sakon je, per greno; plenigi mezurbotelon ĝis la mezurstreko; unu sola guto la glason plenigas Z; plendoj stomakon ne plenigas Z; plenigi iliajn trezorejojn X; la universon k ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis X; plenigi breĉon; ni plenigos niajn domojn per rabaĵo X; ĝissupre plenigita sako Z; provi plenigi la barelon de la Danaidinoj (vane klopodi, kvazaŭ iu, kiu provas plenigi senfundan barelon); plenigi formularon (doni ĉiujn petitajn informojn);
figure: nubo plenigis la korton Z; la tilioj plenigis la aeron per plej dolĉa bonodoro Z; plenigi mankon; ĉi tio plenigis lin per tremo Z.
plenigo, plenigado. Ago de iu, kiu plenigas: la kolomboj estas dikaj, ĉiuj iliaj pensoj estas direktitaj nur al plenigado de sia korpo Z.
pleniĝi. Iĝi plena: viaj grenejoj tute pleniĝos X; la urbo pleniĝis de fuĝantoj; se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas Z, (f) li pleniĝis de miro; nun pleniĝis la allasita limtempo.
plenumi (tr)
Fari plene tion, kion oni devas fari, aŭ kion oni entreprenis: plenumi oficon B, sian taskon; mono plenumas ĉiujn oficojn Z; sekretario plenumas la korespondadon Z; plenumi rolon, kanton Z; tiu plenumis nur negravajn komisiojn Z; plenumu vian laboron ekstere X; la afero estas plenumita! Z; multe komencite, malmulte plenumite Z.
Efektivigi la sekvojn de io: plenumi leĝon X, instruon X, admonon X; plenumi ordonon. konsilon, devon, ŝuldon Z; plenumi ies peton, deziron Z, bezonon, mendojn; se oni promesas, oni sankte plenumas Z; plenumi promeson Z, sian vorton Z; tio perfekte plenumas ĉiujn miajn revojn B; lingvo plenumas sian difinon nur tiam, se ĉiuj uzas ĝin severe egale Z; komputilo plenumas programon.
plenumo, plenumado. Ago de tiu, kiu plenumas: promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa Z; plenumado de plej diversaj gestoj Z; plenumado de vero k justeco X.
plenumiĝi. Iĝi plenumita: kiam ŝia ekstera aliformiĝo plenumiĝis, ŝi sidadis Z; mia volo plenumiĝu! Z; estus preskaŭ maljuste, se mia deziro ne plenumiĝus! Z; por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto […] N.
antaŭplenumi. Plenumi pli frue, ol necesas, aŭ antaŭ ol la afero estas klare difinita: la nova leĝo ekvalidos en la fino de la jaro, sed oni jam antaŭplenumas kelkajn partojn el ĝi; antaŭplenumi ies dezirojn (ankoraŭ neesprimitajn).
malplena. Enhavanta nenion aŭ preskaŭ nenion: iru, metu vazojn malplenajn X; malsatanto […] vekiĝas, k lia interno estas malplena X; malplena sako Z, poŝo Z; ofta festo – malplena kesto Z; ĉe tablo malplena babilo ne fluas Z; malplena spiko Z; loĝejo kun malplenaj muroj Z; ne aperu antaŭ la Eternulo kun malplenaj manoj! X; (f) fiera mieno – kapo malplena Z.
malplene. En malplena maniero: fariĝis malplene en la grenejo k en la provizejo Z; hodiaŭ festene, morgaŭ malplene Z; malplene soni; la ŝarĝaŭtomobilo devis reveturi malplene.
malpleno. Neplenigita spaco: lia stomak’ murmuris pro malpleno K; la mezepokaj fizikistoj kredis, ke la naturo abomenas la malplenon; (f) vi timas la malplenon, kiu ĉirkaŭprenos vin, kiam la karaj rememoraĵoj estingiĝos B.
malplenaĵo. Loko, kie troviĝas manko de materialo. aperturo, fendo, truo.
malplenigi. Fari ion malplena: malplenigi sian glason, sian sakon Z; malplenigo de lageto, de inundita kelo.
malplenumi. Fari la inverson de tio, kio necesus por plenumi ion: malplenumi sian promeson, devon.
replenigi. Denove plenigi: replenigu la glasojn!.
plenplena. Tiel plena, ke oni ne povus imagi pluan enŝovon: la trajno estis plenplena.
poropleniganto. Senkolora mastiko por vernisota ligno. Rim. 1 plen estas iufoje uzata pref-e, por esprimi aŭ plenecon tutan (plenluno Z, plennoto, plenpovo Z, plensaldo, plensilento) aŭ proksimuman kvanton (plenbuŝo Z, plenĉaro Z, plenkuvo, plenmano Z, plentago Z, plentaso). En tiu dua uzo estas pli bone uzi pleno suf-e. Rim. 2 plena estas uzata suf-e, por karakterizi tion, kio entenas grandan kvanton da io: amoplena Z, branĉoplena Z, bruoplena Z, danĝerplena Z, florplena Z, fumoplena Z ktp. riĉa.