PIV · 12391
★plend/i
★plend/i (ntr)
1 Esprimi per vortoj sian doloron, malplezuron: ĉe multaj oni vidas la konjunktivon sufiĉe forte ruĝiĝinta k tamen ili plendas pri nenio Z; la malsanulo plendas pri kapdoloro B; li stoike suferas, ne plendante. ☞ ĝemi, lamenti, plori, sopiri, vei.
2 Esprimi per vortoj sian malkontentecon, ĉagrenon: infano plendas al la patrino kontraŭ kamarado B; ĉu vi scias, ke tiu sama oficisto, al kiu vi plendis, edziĝas nun kun mia filino? Z; mi ne plendas kontraŭ la sorto Z; maljunaj virinoj plendas pri la facilanimeco de la junularo Z; li estas ĝuste tiu, kiu plendis al mi pri tio Z; oni plendas, ke nia Lingva Komitato nenion faras Z; (tr, ark.) multaj plendas la sonon ĵ Z.
3 ⚖ Klopodi ĉe juĝa instanco por ricevi kompenson pro malagrablaĵo, mistraktado ks: plendi ĉe la tribunalo; se neniu plendas, neniu defendas Z; ili aljuĝis monkompenson al la plendinto; (tr, ark.) plendito, kion vi povas diri por via pravigo? Z; (f) tio plendos kontraŭ mi antaŭ la juĝa seĝo de Dio! Z.
plendo. Ago, vortoj de tiu, kiu plendas:
1 ĉu ŝi ĵetis al la ĉielo suferplenan plendon? Z; de plendo k ploro ne foriĝas doloro Z; la plendoj ordinare estas la plej grandaj vespere Z; aliaj la kuraciston simple elturmentas per siaj plendoj Z;
2 plendoj de apartaj grupoj kontraŭ la ago de la komitato Z; via plendo kontraŭ s-ro Boirac estas tute ne justa Z; tiun ĉi plendon ni ricevas de diversaj flankoj Z; senfara plendo ne estas defendo Z; aŭdiĝis granda plendado pri difektitaj kolkrispoj k laŭta ridado Z;
3 fari plendon ĉe la polickomisaro; meti plendon kontraŭ iu ĉe la tribunalo.
plenda. Rilata al plendo; esprimanta plendon: plenda krio; plenda sento kontraŭ la homoj ekbrulis en ŝia brusto Z; treege plende sonis la tonoj Z.
plendinda. Inda, ke oni plendu pri ĝi: plendinda estas stato de virino Z.