← Reen al Ĝ

PIV · 5555

★ĝem/i

ĝem/i (ntr)
Esprimi doloran senton per plendaj, ne artikigitaj sonoj: la vundito ĝemas B; pri tio mi ploras k ĝemas X; najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas Z; oni subite ekaŭdis, ke iu tre profunde ĝemas Z; (f) kiam regas malvirtulo, la popolo ĝemas X. krii, lamenti, plendi, sopiri, stertori.
Diri kun ĝemoj: «Kiel rapide forpasas ĉio bela! «ĝemis la elfo Z.
(f) Aŭdigi facilan bruon, similan al ĝemo: la turtoj ĝemas en la arbo. murmuri, pepi.
ĝema. Esprimanta ĝemadon: la urso diris kun ĝema voĉo K.
ĝemo. Sonoj de ĝemanto: persono kiu kutimis retenadi malantaŭ la interfermitaj dentoj ĝemojn k kriojn Z; mia suferado estas pli peza ol miaj ĝemoj X; sopira ĝemo Z.
ĝemadi. Longe, daŭre ĝemi: vi ĝemados unu al alia X.
ĝemado
Agado de ĝemanto: mi laciĝis de mia ĝemado X.
Longaj, daŭraj ĝemoj: la ĝemado estis tiel senĉesa, ke ĉiuj leviĝis por vidi kiu Z; forflugos afliktoj k ĝemado Z.
ĝemego. Profunda ĝemo: la mont’ akuŝis k elpuŝis ĝemegojn K; ĝemegu, loĝantoj de la urbo, ĉar malaperos la popolo X.
ĝemeto. Delikata ĝemo.
ĝeminda. Inda, ke oni ĝemu pri ĝi.
ekĝemi. Subite aŭ mallonge ĝemi: ĝi plende ekĝemis Z.
elĝemi (tr) Diri inter ĝemoj: ĉu ŝi elĝemis vorton de pardono? Z.
forĝemi (tr) Perdi ĝemante: forĝemi sian tutan vivon Z.
priĝemi (tr) Ĝemi pri iu aŭ io: kio estas tiu mizera herbo, kiun vi priĝemas? Z. funebri, priplori.
dolorĝemi. Ĝemi de doloro.
plorĝemi. Aŭdigi spasman bruon de gorĝo pro grava fizika aŭ psika doloro: plorĝemi ĉe la mortlito de edzo. singulti.
sopirĝemi. Profunde spiri de laceco aŭ doloro. suspiri, vespiri.