← Reen al M

PIV · 10721

★murmur/i

murmur/i (tr)
(io) Aŭdigi malakutan k mallaŭtan sonon: la vento murmuras en la branĉoj Z. susuri, zumi.
(iu) Paroli malakute k mallaŭte: murmuri preĝojn Z; li murmuris al ŝi en la orelon vortojn Z.
Aŭdigi obtuzan k malklaran sonon, kiel signon de malkontenteco: murmuri tra la dentoj Z; murmuregas la urso, sed danci ĝi devas Z ( neceso); ili ekmurmuris kontraŭ Moseo Z. grumbli, grunti.
murmuro
Obtuza bruo: la misteraj murmuroj de la granda urbo Z; eksonis murmuro de paŝoj B.
Surda bruo, montranta malkontentecon: murmuro mordetanta Z; sur la ventro veluro – en la ventro murmuro Z (pro malsato).
murmurado. Esprimo de malkontenteco per krioj, insultoj ktp: mi ne aŭdis pli (plu) la murmuradon de l’ popolo Z; ne kontraŭ ni estas via murmurado, sed kontraŭ la Eternulo X.
murmureti
Eligi mallaŭtan, delikatan sonon: la folioj murmuretas B; mi aŭdas murmureton en la branĉoj Z; murmuretanta rivero Z. lirli.
Flustri: murmureti al ies orelo B; la domo, en kiu la malĝojo tiel ofte murmuretas mian nomon Z.
enmurmuri. Enmiksi kiel murmuron: la tenorulo […] levis sian voĉon […] dum la basulo por kontrasto enmurmuris la profundajn, mallumajn tonojn Z.