PIV · 10861
★neces/a
★neces/a
1 Tre bezonata, preskaŭ ne malhavebla, ekstreme dezirata: memorkapablo estas necesa por bona lernanto; por vendisto mensogo estas necesa apogo Z; necesa estas via ĉeesto en la kunsido; fari ĉion necesan por sukcesi; estas necese zorgi pri tio; ĉu estas efektive necese, ke mi entreprenu nun mian intencitan vojaĝon? Z.
2 Postulata de la naturaj leĝoj aŭ de la stato de la aferoj; absolute ne evitebla: la varmo estas necesa efiko de fajro; la aero estas necesa por ĉiuj vivantaj estaĵoj B; la artikolo (en E.) estas oportuna, sed ne necesa Z; estas necese, ke herboj kresku k mortu ja infanoj, ho ve!; la leĝoj estas la necesaj rilatoj, kiuj rezultas el la naturo de la aferoj. ☞ fatala.
3 Φ Ne povanta esti alia, aŭ ne esti: necesa sekvo de principo.
neceso
1 Absoluta bezono: senti la neceson silenti; neceso ne estas kareso Z.
2 Neceseco: ni baldaŭ trovos nin antaŭ la neceso, krei novan literaturon Z; la neceso, ke ni ĉiuj interkonsentu, estas klara por vi, mi esperas.
necesi. Esti necesa.
necesas. Estas necese.
necesaĵo. Io bezonata: la necesaĵoj de la vivo; ĉiuj necesaĵoj mankas; la Roma imperio estis tiutempe ekonomia necesaĵo.
neceseco
1 Povo de la cirkonstancoj trudi ian agon, konduton: el la neceseco oni devas fari virton Z; neceseco leĝojn ne konas; postulas tion leĝ’ k neceseco Z; fari ion el blinda neceseco Z, el simpla senhelpa neceseco Z; mi vidas, ke vi konscias la necesecon de tre singarda formo de agado Z; dank’ al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn […] Z.
★necesejo. Loko destinita por feki k urini.
necesigi. Igi necesa por iu: la prudento necesigas nin venki la naturon Z.
★necesujo. Ujo el ŝtofo, plasto, ligno kc, entenanta la konstante bezonatajn iletojn: necesujo por tualeto, de kudristino, de kuracisto.
nenecesa, sennecesa. Ne nepre trudita de bezono aŭ de la cirkonstancoj: energie batali kontraŭ ĉia sennecesa reformo Z.