← Reen al Ĝ

PIV · 5556

ĝemel⁴o

ĝemel4o
Dunaskito: viaj mamoj estas kiel du cervidoj, ĝemeloj de gazelino X; kiam venis la tempo, ke ŝi nasku, montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro X; ĝemeloj unuovolaj, duovolaj.  vitelo.
Ĉiu elemento el natura duopo (kernoj, muskoloj, nervoj, kristaloj ktp).
Ĝemeloj 🔭
Konstelacio (Gemini) de la boreala hemisfero, kies du ĉefaj steloj havas la nomon de du mitologiaj ĝemeloj, Kastoro k Polukso.
Tria signo de la zodiako, tra kiu Suno pasas de la 22a de Majo ĝis la 21a de Jun..
ĝemeligi (pp urboj ks) Interrilatigi per interŝanĝo de informoj, kulturaĵoj, studentoj k.a..
triĝemelo kc = trinaskito kc.
siamaj ĝemeloj. Dunaskitoj, kuniĝintaj per du samaj partoj de siaj korpoj.