PIV · 14260
★singult/i
★singult/i (ntr) Eligi bruon, post mallongaj intertempoj ripetatan, kaŭzatan de spasma kuntiriĝo de la diafragmo k de la spirorganoj kun subita fermiĝo de la gloto: beboj ne malofte singultas post mamsuĉado. ☞ hik!, rukti, plorĝemi.
singulto. Tia fenomeno: suferi je nerva singulto.
plorsingulti. Singulti pro plorado.