PIV · 14588
spasm²o
spasm2o
2 Konvulsia kontrahiĝo de la visceraj muskoloj: arteria spasmo; ezofaga spasmo; glota spasmo.
spasma. Prezentanta spasmojn (plejofte f): la infana koreto batadis per forto spasma k disŝiranta Z; ni kaprompe ŝvitas, kun la krajon’ inter la fingroj spasmaj K; (f) spasme ŝprucanta gajeco Z. ☞ nervoza.
spasmiga. Estiganta spasmojn: tabako havas spasmigan efikon sur la kapilarojn.
antispasma. Efikanta kontraŭ la spasmoj: papavino estas antispasma substanco.