← Reen al K

PIV · 8412

★konvulsi/o

konvulsi/o Senvolaj k momentaj kontrahiĝoj de diversaj muskoloj: la konvulsioj estas oftaj ĉe la infanoj; la fremdulo, kiun peze atakis konvulsioj de frenezo Z. spasmo  konvulsiterapio.
konvulsia. Karakterizata de konvulsioj: konvulsia tuso; vizaĝo, sur kiu de tempo al tempo aperadis konvulsiaj movoj Z; for, vi kava, terura, konvulsia rigardo de la morto! Z; la granda serpento konvulsie kuntiriĝis Z; li sentis, ke ŝi konvulsie ektremas Z; Marta konvulsie kunplektis la manojn Z; ŝia koro konvulsie kunpremiĝis Z. rigide.
konvulsii (ntr) Esti trafita de konvulsio(j).