PIV · 13464
★rigid/a
★rigid/a
1 Ne aŭ nur malfacile fleksebla: ŝia fratino estis kiel lilio, brilanta k rigida Z; krispo el blanka rigida tolo Z; membroj rigidaj de frosto; (f) rigida stilo.
2 (f) Obstine necedema: sed la spirito estis fiera, la nuko estis rigida Z; li havis rigidan koncepton de siaj devoj; rigida karaktero; rigidmiena Z, rigidmora.
rigide. En rigida maniero: rigide lia edzino en vestoj el orŝtofo iradis Z; li forkuris, kiam mi lin rigide rigardis Z.
rigideco. Eco de io rigida: la kadavra rigideco.
rigidiĝi. Iĝi rigida: amelita tolo rapide rigidiĝas; (f) tiuj homoj tute rigidiĝis de teruro Z; estis tiel malvarme, ke ŝi tremis k ĉiam pli k pli rigidiĝis Z; subite lia vizaĝo rigidiĝis en terura tordiĝo Z.
alrigidiĝi. Teni rigide: li frapis la Filiŝtojn, ĝis lia mano laciĝis k alrigidiĝis al la glavo X.