PIV · 8652
★kri/i
★kri/i
1 (ntr) Eligi laŭtajn akrajn voĉosonojn: krii de doloro B; krii el Z, per X la tuta gorĝo Z; infano ne krias, patrino ne scias Z; kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu Z (➞ neceso); koko krias fiere, sed ne danĝere Z; inter lupoj kriu lupe Z; (analoge) la vento krias tra la korta pordo Z. ☞ bleki.
2 (ntr) Eligi tiajn sonojn, por protesti, aŭ alvoki: jen mi krias pri maljusteco, sed mi ne ricevas respondon X; urbanaro krias pri venĝo Z; (f) la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero X; krianta erarpaŝo Z, maljustaĵo Z; kriantaj koloroj. ☞ voki.
3 (tr) Diri per laŭta akra voĉo: ŝi kriis al ŝi: Nu, mia filino? Z; ĉiuj tri hundoj dancis antaŭe k kriis «Hura!» Z; lasu ilin krii kion ili volas! Z; li kriis al la ĉevaloj, ke ili haltu Z; ŝi kriis al la infano forkuri; voĉo de krianto en la dezerto X (➞ dezerto); krii alarmon Z, helpon Z, fajron.
krio. Laŭta subita sono de la voĉo: eligi krion Z; Haltu! – eksonis terura krio el la amaso Z; ĝis la unua krio de la koko Z; mia krio atingis Liajn orelojn X; minacaj krioj Z; (f) la lasta krio de la modo.
kriaĉi Z. Krii tre malagrable.
kriadi. Daŭre, ripete krii: la reĝo kriadis laŭte: Mia filo Abŝalom, Abŝalom, mia filo! X; kia kriado k tumulto! Z; se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo […] X; ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio X.
★kriema. Havanta inklinon al kriado: kriema infano.
kriisto
1 Iu, kiu ofte krias: «Silentu, kriisto!» ŝi diris Z (al la kanario); la nigra kriisto (korvo) hodiaŭ senĉese nin timigas Z.
2 Iu, kiu per kriado anoncas aŭ reklamas en la stratoj.
★ekkrii. Elparoli per krio: «hu!» li ekkriis Z; «Ho, ĉielo», ekkriis la patrino Z; ekkrioj de admiro; ekkria signo (= krisigno).
elkrii (tr) Tute laŭte proklami: la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon X.
postkrii (ntr) Per krioj voki: postkrii al iu Z.
prikrii (tr) Reklami per kriado: prikrii gazeton.
batalkrio, militkrio. Difinita krio, iam ĵetata de la soldatoj de iu lando aŭ armeo komence de la batalo, k iufoje enskribita sur la standardoj aŭ blazonoj.
ĝojkrii (ntr) Evidentigi sian ĝojon per krioj: en la vinberĝardenoj oni ne kantas nek ĝojkrias, la ĝojkriojn Mi ĉesigis X. ☞ jubili.
kokokrii (ntr) Kokeriki.
plorkrii (ntr) Evidentigi sian doloron per krioj: «Aj! aj! en tia okazo ili neniam plu revenos» plorkriis la patrino Z; plorkrioj, kiuj sonis el la forbruligitaj urboj Z. ☞ ĝemi.