← Reen al B

PIV · 1998

★blek/i

blek/i (ntr)
Aŭdigi sian voĉon (pp besto): urso blekas B; ĉevalbleki Z. Rim. Pli precizajn verbojn serĉu ĉe la respektiva bestonomo.
(f) Beste krii: kiel pasiaj ĉevaloj, ĉiu blekas al la edzino de sia proksimulo X; (pj) ĉu vi volas defali de ni, ĉar ia senvalora knabino plore blekas? Z.
bleko. Krio de besto.
blekado. Longa aŭ ripetata bleko: la blekado dolora de l’ uro miksiĝis kun la siblanta spirado de l’ grandegulo B; ĝia blekado estas simila al la leona X.
blekegi. Tre laŭte krii: la hundo metas sin sur min, blekegas Z; (f) ni ĉiuj blekegas kiel ursoj Z.