← Reen al K

PIV · 7358

★kapr/o

kapr/o G. (Capra) de remaĉantaj mamuloj el la ordo de parhufuloj, fam. de bovedoj, kun grandaj kornoj k barbo ĉe la mentono: kapro mekas; hejma, sovaĝa kapro; tro nutrata kapro fariĝas kiel apro Z (feliĉo fierigas); propeka kapro Z (kiun la hebrea ĉefpastro ŝarĝis per ĉiuj pekoj de Izraelo). ibekso, ŝafo.
kapra. Apartenanta aŭ rilata al kapro: kapraj piedoj Z; kapra grego.
kapraĵo 🍴 Viando el kapro.
kaprido. Ido de kaprino.
kapridaĵo 🍴 Viando el kaprido.
kaprino. Ino de kapro: satigi la kaprinon k konservi la brasikon K (domaĝi ambaŭ partiojn); kaprino plaĉas, se la doto sufiĉas Z; kaprina lakto.
Kaprino 🔭 Flaveta ĉefstelo (Capella, α Aurigae) en la konstelacio Koĉero.
kaprata acido Saturita grasacido, dekanata acido, C9H19COOH, troviĝanta en la butero de kaprino, bovino k kakao.
kaprobleki. Meki.
kapropieda Havanta kaprajn piedojn.
virkapro. Virseksa kapro: barboriĉa kiel virkapro; li alportu kiel sian oferon virkapron X; melki virkapron (vane penadi).