← Reen al Ŝ

PIV · 15067

★ŝaf/o

ŝaf/o
Sp. de ovio (Ovis aries), remaĉanta besto el la ordo de parhufuloj, fam. de bovedoj, kiun homoj de longe bredas pro viando k lano: estas ŝafoj, estos lano Z; por ŝafon formanĝi, lupo trovos pretekston Z; ŝafo kalkulita ne estas savita Z; por ŝafo tondita Dio venton moderigas Z; ŝafo beas; ŝafofelo.  ŝaffemuraĵo, ŝafripaĵo, ŝafrostaĵo.
Tiu sama besto, rigardata kiel emblemo de mildeco, savindeco: kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj X; se vi faros vin ŝafo, la lupoj vin manĝos Z; mi paŝtos miajn ŝafojn k mi ripozigos ilin X; iru prefere al la perditaj ŝafoj de la domo de Izrael N; li starigos la ŝafojn dekstre de li, k la kaprojn maldekstre N; la fava, la nigra ŝafo (kiu infektas la gregon, k (f) suspektinda homo).
Tiu sama besto, rigardata kiel emblemo de stulteco aŭ grega imitemo: kiel la ŝafoj de Panurgo (kiuj dronis, sekvinte la unuan, ĵetitan en la maron); la pli granda parto de la E-istoj estas kiel blindaj ŝafoj Z.
Ŝafo
🔭 Boreala konstelacio (Aries).
Unua signo de la zodiako, tra kiu Suno pasas de la 21a de Marto ĝis la 20a de Apr..
ŝafa
Rilata al ŝafo(j): havi ŝafan lakton Z, fromaĝon Z; ŝafa lano; ŝafa pilafo.
Havanta unu el la ecoj, atribuataj al la ŝafoj: kun ŝafa mildeco; rigardi kun ŝafaj okuloj; ŝafe sekvi la antaŭirantojn.
ŝafaĵo 🍴 Peco el ŝafo, uzata kiel nutraĵo: ŝafaĵo kun majorana saŭco, kun kareo; ŝafaĵo en raguo.
ŝafaro
Aro da kune paŝtataj ŝafoj: unu fava ŝafo tutan ŝafaron infektas Z; ŝafaro harmonia lupon ne timas Z; (f) la vento pelas la nubojn, kvazaŭ ili estus ŝafaro Z.
(f) Aro de la fideluloj, gvidataj de unu pastro. grego.
ŝafejo. Loko, kie oni gardas kune la ŝafojn: (f) enlasi la lupon en la ŝafejon.
ŝafido. Ido de ŝafino: pereis ŝafino, pereu ankaŭ la ŝafido Z; prenu al si ŝafidon ĉiu patro de familio, po unu ŝafido por domo X; mi kondukos ilin malsupren, kiel ŝafidojn al la buĉo X.
Ŝafido Unu el la simboloj de Kristo: jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo! N.
ŝafino. Ino de ŝafo: oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj Z.
ŝafisto. Paŝtisto de ŝafoj.
virŝafo. Virseksa ŝafo: li vidis, ke jen virŝafo implikiĝis per la kornoj en la arbetaĵoj X.