PIV · 15068
ŝaft/o
ŝaft/o Z Ⓣ Longa horizontala akso, kiu portas helicon aŭ alian ĉefan parton de maŝino k kiu transmisias la movon: transmisia ŝafto (servanta por transigi la mekanikan forton de motoro al grupo de labormaŝinoj, kiuj estas perrimene movataj).
ŝaftingo
1 En integra helico, la deprenebla parto, per kiu la kompleta helico muntiĝas sur la helica ŝafto.
2 En helico kun depreneblaj aloj, la centra parto, al kiu la aloradikoj muntiĝas.
kamŝafto. Ŝafto de maŝino, ekipita per unu aŭ pluraj kamoj, pere de kiuj oni ekigas je ĉiu aksoturno difinitan agon, ekz. funkciigadon de elektra kontakto.
krankoŝafto. Ŝafto kun ortangulaj fleksoj, sur kiujn agadas la bieloj.