← Reen al N

PIV · 10758

nab/o

nab/o
La centra parto de rado, en kiu estas enigitaj la spokoj, k en kies mezo troviĝas la akso, ĉirkaŭ kiu okazas la rotacio de la rado: nabobremso, naboĉapo. Sin. aksingo.
La centra parto de helico, ĉirkaŭ kiu ekvilibriĝas la aloj. Sin. ŝaftingo.
La plidikigita parto ĉe la ekstremo de levilo aŭ kranko, prezentanta boraĵon por akso aŭ bolto.