← Reen al Ĉ

PIV · 2662

★ĉap/o

ĉap/o
Ĉia kapvestaĵo sen ĉirkaŭrando: ĉapo de maristo, de kuiristo, de ĉasisto; nokta ĉapo de fraŭlo Z; banĉapo (el plasto); Frigia ĉapo (signo de liberiĝo de sklavo, portata de la francaj revoluciuloj en 1789); milita ĉapo de soldato; turka, zuava ĉapo; vaska ĉapo (bereto); ĉapo de bufono; ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo Z; kia la kapo, tia la ĉapo Z; pli kara kapo ol ĉapo Z. bereto, ĉapelo, fezo, kasko, kaskedo, kepo, kufo, turbano.
Analogforma peco, per kiu oni fermas aŭ ŝirmas objekton aŭ parton de mekanismo: ĉapo de aŭtomobila rado, de fontoplumo, de botelo, de obuso, de alttensia izolilo (formanta konekton inter unu izolilo k alia apuda), de fotografa objektivo ks.
💻 Gvida aŭ indika parto aldonita ĉe la komenco de teksto, komputila dosiero ks: ĉapo de retmesaĝo, de procedurdifino. kapo.
ĉapeto. Malgranda ĉapo: ordinare malgranda ĉapeto sidis ie sur ŝia kapo Z; la Ruĝa Ĉapeto (Sin. Ruĝkufulineto), kiu estis formanĝita de la lupo.
radikĉapo 🍁 Kufo 3b.
vertoĉapo. Ronda duonsfera ĉapeto, kovranta nur la verton, uzata de rabenoj, katolikaj pastroj k.a..
vizierĉapo. Kaskedo.