PIV · 7544
★kask/o
★kask/o
1 Metala aŭ fortikleda kapŝirmilo por soldatoj, fajrestingistoj, ministoj ktp: Saul metis kupran kaskon sur lian (de Davido) kapon X; skafandra kasko.
2 Malpeza kapvesto el korko aŭ similaĵo, uzata en varmaj landoj kontraŭ la suno.
3 Parto de diversaj aparatoj, destinita sidi sur ies kapo: kasko de frizisto (por fari konstantajn buklojn), de telefonisto (por teni la aŭskultilojn ĉe la oreloj); harsekiga kasko, vibriga kasko (en elektroterapio).
kaskoporta. Havanta kaskon sur la kapo.
blukaskulo. Soldato de trupoj sub komando de UN.
ferkasko. Kasko el fero aŭ ŝtalo.
krestokasko. Mezepoka kasko, kun kuspitaj randoj k akra kresto.
lankasko. Lana kapvesto, kovranta la tutan kapon k la kolon, kun aperturo por la okuloj, nazo k buŝo, uzata en vintraj sportoj ks.
pintkasko Z. Fera aŭ leda kasko, kun elstara pikilo supre.
sunkasko. Kasko 2.