PIV · 7545
kaskad/o
kaskad/o Z
1 Natura aŭ artefarita akvofalo, kun pluraj ŝtupoj.
2 (f) Serio da aferoj, kiuj sekvas unu la alian sen intertempo: kaskado da demandoj, da ridoj; Ⓣ kaskada sistemo (laŭŝtupa, ekz. uzata por atingi malaltajn temperaturojn); kaskada konekto (tia, ke la elmeto de unu ŝtupo estas ligita kun la enmeto de la proksima ŝtupo ktp).
kaskadeto. Malgranda, plejofte artefarita kaskado: la kaskadetoj de Tivoli (en la provinco de Romo).