PIV 2020 · 2663
★ĉapel/o
★ĉapel/o
1 Kapvestaĵo el pli-malpli malmola materialo, kun ĉirkaŭrando: silka cilindra ĉapelo; trikorna kardinala ĉapelo; felta, pajla ĉapelo; anstataŭ la ĉapelo li volas meti sur la kapon kartonan ĉapelujon Z; demeti la ĉapelon antaŭ iu (signo de respekto aŭ saluto); for la ĉapelon!; veni al iu kun la ĉapelo en la mano (servutece).
2 🍁 La supra, ĝenerale pli-malpli ĉapelforma, sporoproduktanta parto de la bazidiujo de multaj fungoj, ekz. ĉampinjono, tubfungoj. ☞ piedo, stipo, lameno.
3 Λ 📖 Cirkumflekso.
ĉapelejo. Vendejo de ĉapeloj.
ĉapelisto. Vendisto de viraj ĉapeloj.
ĉapelistino. Vendistino, k ofte faristino de virinaj ĉapeloj.
ĉapelita
1 Portanta ĉapelon: ŝi estis lastmode, sed komike ĉapelita.
bulĉapelo. Felta rigida ĉapelo, kun ronda konveksa formo.
klakĉapelo. Alta cilindra ĉapelo, kiun oni povis platigi helpe de interna risorto, k tiel oportune porti sub la brako.