PIV · 15428
★tegment/o
★tegment/o
1 La supra parto de konstruaĵo, kiu ĝin kovras k ŝirmas: unudekliva, dudekliva, tridekliva (same klinita ĉe la antaŭo k la du flankoj) tegmento; ebena tegmento (teraso); pajla Z, kana Z tegmento (➞ ĥato); tegmenteĝo, tegmentvaleto; tegmento kovrita per ardezoj, tegoloj, ŝindoj; urbeto kun ruĝaj tegmentoj sur la malaltaj domoj Z; la cikonio aŭskultis de sur la tegmento Z; tra la tabula tegmento de la bakejo faladis gutoj Z; pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento (ebena) ol kun malpacema edzino en komuna domo X; sur iliaj tegmentoj k placoj ĉiuj ĝemkrias X; kion vi aŭdas en la orelon, tion proklamu sur la tegmentoj N. ☞ ĉevrono, firsto, gropo, kupolo, mansardo, patno, truso.
2 (f) Ies loĝejo: mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton N; sub ilia gastama tegmento kolektiĝadis […] Z.
3 Io, kio kovras kiel tegmento: tra la tegmento de la branĉoj vidiĝis la steloj; la tegmento de la mondo (Pamiro).
tegmenta. Rilata al la tegmento: tegmenta defluilo; tegmenta ĉambro Z (subtegmento), fenestro (luko).
tegmenti (tr) Kovri per tegmento: tegmenti domon per ardezoj; (f) tegmentita (supersignita) litero.
tegmentisto. Homo, kies metio estas kovri domojn per tegmentoj.
sentegmenta. Ne havanta tegmenton: sentegmenta hangaro.
groptegmento. Tegmentantaŭo, same klinita kiel la du flankoj.
ŝovtegmento. Malfermebla tegmento de aŭtomobilo.
viziertegmento. Tegmento kun alero.