PIV · 2714
ĉevron⁴o
ĉevron4o
1 🏢 Ĉiu el la traboj, oblikve fiksitaj ambaŭflanke sur la tegmenta firstopatno k apogitaj sur la patnoj por subporti la tegmentokovraĵon (tegoloj, ardezoj ks). ☞ patno, truso.
2 ⛨ Figuro en formo de du oblikvaj larĝaj strioj, fiksitaj kune en supro k starantaj per siaj malsupraj finaĵoj ĉe la malsupraj angulrandoj de la ŝildo.
ĉevronumita ⛨ Dividita per egalaj ĉevronformaj strioj.