← Reen al Ĉ

PIV · 2715

★ĉi

ĉi.
I - Partikulo, signifanta:
«en la loko mem, kie oni troviĝas» (en tiu senco ĉi funkcias kiel cirkonstanca morfemo): ankaŭ ĉi mi forlasas homojn Z; ĉi ne estas akvo Z; sed la lampiro ĉi estis k ankaŭ lumis Z; la lanterno sentis la deziron, ke ĉi estu ia vakskandelo Z; se korpe mi forestas, spirite mi estas ĉi! Z.
«pli proksime» en la tempo aŭ spaco (en tiu senco, uzata antaŭ aŭ post montraj adj-oj, pron-ojadv-oj): vi intencis doni al mi ĉi tiun bronzan grupon k tiun jen […] Z; tio estas via aserto, sed la veraĵo estas ĉi tio; ĉi tie mi staras, k tien mi ne iros! Ne tiel, sed tiel ĉi!. Rim. «pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi la ĉi antaŭ la montra vorto» (Z.).
II - Montra morfemo: se ĉi obstaklojn venkus kuraĝo homsupera G; ĉar ni ne esploris ĉiun cirkonstancon, kiel ĉi azeno sen dialektiko K.
III - Pref. kun la senco de plejproksimeco: ĉi-kune, ĉi-sube, ĉi-apude, ĉi-foje, ĉi-rilate, ĉi-flanke; ĉi-tiea Z, ĉi-landa Z, ĉi-jara ktp.