PIV 2026 · Artikolo 15040
suspiri
suspiri ntr enspiri aeron kaj ĝin tuj aŭdeble (eventuale ĝeme) ellasi, per tio plej ofte esprimante bedaŭron, ĉagrenon, doloron, lacecon, malĝojon, frustron k.s., sed iafoje aliajn sentojn: post momento ŝi suspiris rezigne kaj diris SEn la nokton antaŭan al la trista tago de mia ekiro, ŝi ploris, ĝemis kaj suspiris FDi la damo, sidiĝante, profunde suspiris kaj lasis fali la brakojn FDi Lir Torranf malfermis botelon da biero, eksidis kaj kontente suspiris AKv ➞ sopirĝemi, vespiri, vei; sopiri.
suspiro ago suspiri; sono de suspirado: li elĵetis tian fortan suspiron, ke ĝi flugis ĝis la nuboj FDi suspiro de laceco kaj rezigno eliĝis el lia brusto SEn mi volas morti kun vi, elspiri en viaj brakoj mian lastan suspiron HGK la enpotenciĝo de s-ro Lenín Moreno kiel prezidanto de Ekvadoro kaŭzis suspiron de senŝarĝiĝo ĉe la latinamerikaj progresemuloj MD