PIV 2026 · Artikolo 617
ambigua
ambigua tia, ke ĝia signifo estas duba, aŭ ke ĝi povas havi malsamajn sencojn: ambigua respondo ambigua rideto ➞ dusenca, plursenca.
ambigueco dusenceco aŭ plursenceco, i.a. LING de vorto (sentema = sent-ema aŭ sen-tema) aŭ frazo (la persekuto de la ŝipo estas danĝera) k.a.
malambigua tia, ke ĝia signifo estas senduba, aŭ ke ĝi povas havi nur unu sencon: sintakso, kiu estas rigide strukturita kaj malambigua GMc ➞ unusenca.