PIV 2026 · Artikolo 13466

rigora

Litero R

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. rigoro
  2. rigorec/o
  3. rigorism/o
rigora
1 senindulge severa: rigora mastro rigora ekzameno (figurasence) ekkoni la rigoran realon
2 strikte logika: rigora rezono
rigoro tio, kio estas rigora.
rigoreco eco de iu aŭ io rigora: kun la tuta rigoreco de la leĝo rigoreco de demonstrado
rigorismo RELI tre strikta observado de ĉiuj, eĉ plej malgravaj, reguloj kaj ordonoj de doktrino. ➞ puritanismo.