PIV 2026 · Artikolo 11489

★oscedi

Litero O★ Fundamenta

★ oscedi ntr pro dormemo, malsato, laciĝo aŭ enuo, malfermi la buŝon per nevola spasma movo de ekspiro, sekvata de longa elspiro: oni oscedas, legante tiun libron tiuj enuigaj deklinacioj kaj konjugacioj, super kiuj ĉiutage oscedas miloj da infanoj Z
(figurasence) mizeraj garbejoj kun oscedantaj malfermitaj pordegoj B oscedanta abismo
oscedo ago oscedi: la enuiga, malrapida voĉo de la parolanto elvokas dormemon kaj oscedojn ILa formeti la libron kun oscedo SJo